Malfermita malfermo

Malfermita malfermo
pozicio
a b c d e f g h
8 a8 b8 c8 d8 e8 f8 g8 h8 8
7 a7 b7 c7 d7 e7 f7 g7 h7 7
6 a6 b6 c6 d6 e6 f6 g6 h6 6
5 a5 b5 c5 d5 e5 f5 g5 h5 5
4 a4 b4 c4 d4 e4 f4 g4 h4 4
3 a3 b3 c3 d3 e3 f3 g3 h3 3
2 a2 b2 c2 d2 e2 f2 g2 h2 2
1 a1 b1 c1 d1 e1 f1 g1 h1 1
a b c d e f g h
Tipo Malfermo de la reĝa peono
vdr

En ŝako malfermita malfermo estas tiu, kiu komenciĝas per movo de la reĝa peono kaj nigro respondas per la sama movo (en algebra notado 1.e4 e5). Male, duonmalfermitaj malfermoj estas tiuj, en kiuj nigro ne respondas per 1... e5, sed per movo kiel 1... e6 (Franca defendo) aŭ 1... c5 (Sicilia defendo).

Malfermaj malfermoj estas la plej popularaj kaj tre potencaj: ili tuj funkcias por regi la centron kaj liberigi du ŝakpecojn (la damon kaj la reĝan kurieron). El la movo 1.e4 devenas la plej malnovaj malfermoj en ŝako. Male, 1.e4 metas peonon sur sendefendan ĉelon kaj malfortigas d4 kaj f4; Hungara majstro Gyula Breyer melodrame deklaris, ke "Post la ludo de 1.e4 blanko estas en sia lasta sufero".

La dua plej populara movo por blanko estas 2. Ĉf3 atakanta la nigran reĝan peonon, preparante la mallongan arokon kaj antaŭvidante la antaŭeniĝon de la daman peono al d4. La plej ofta respondo de nigro estas 2... Ĉc6, kiu kutime kondukas al la Hispana malfermo, la Giuoco Piano, la Defendo de la du ĉevaloj aŭ la Skota Malfermo. Se nigro anstataŭ konservi simetrion kaj kontraŭatakas blankan centron per 2... Ĉf6 tiam rezultas la Defendo Petrov.

La plej popularaj alternativoj al 2.Ĉf3 estas 2.Ĉc3 (la Viena Malfermo), 2.Kc4 (la Kuriera malfermo) kaj 2.f4 (la Reĝa gambito). Ĉi tiuj tri malfermoj havas iujn similecojn inter si, precipe la Kuriera malfermo ofte transponas al variaĵoj de la Viena Malfermo. La Reĝa gambito estis ege populara en la 19a jarcento. Blanko oferas peonon por disvolviĝi rapide kaj forigi centran peonon de nigro. La viena malfermo ankaŭ ofte atakas la centron de nigro antaŭenigante la f2-f4-peonon.

En la Malfermo de la centro (2.d4), blanko tuj malfermas la centron, sed se la peono rekuperiĝas post 2... exd4, blanko devas batali kontraŭ iomete antaŭtempa disvolviĝo de la damo post 3.Dxd4. Alternativo estas oferi unu aŭ du peonojn, ekzemple en la Dana gambito. La antaŭtempa dama evoluoj de la Parham Atako kaj la Malfermo Napoleono ŝajnas amatora kaj estas ĝenerale nur ludita de komencantoj, kvankam la Parham Atako estis ludita en la kelkaj GM turniraj ludoj. La portugala malfermo, Malfermo Alapín, Malfermo Konstantinopolsky kaj la inversigita Hungara malfermo estas maloftaj kaj netradiciaj provoj por blanko.

Inter la defendoj nur la Defendo Damiano estas vere malbona, kvankam la Gambito elefanto kaj la Latva Gambito estas tre riskaj por nigro. La Defendo Philidor ne popularas en moderna ŝako ĉar ĝi donas al blanko facilan spacan avantaĝon, dum nigro restas solida, sed senspaca kaj pasiva.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy